
Fontoj:
Jacobus Bouman: Bedijking, opkomst en bloei van de Beemster
(Endigigo, ekprospero kaj florado de Beemster)
kaj Grootvaders
memorieboek (Memorlibro de la avo)
Joop Wit: Waterland
Teksto:
Cor kaj Koosje Franken
Ilustrajhoj:
W.A.Porte
Esperantigo:
Johan van der Hoek
Waterland (Akvolando)
Inter Amsterdam kaj la urbo Alkmaar, Zaanregiono kaj IJssellago situas
jam delonge tereno richa je lagoj, riveretoj kaj marchoj. Por tiu
regiono plitauhga nomo ol Waterland ne eblus. Ghis la sepa jarcento
tie fluis multaj marchriveretoj. Inter ili Bamestra. Pro forta fluado,
kauhzante severan abrazion, tiu rivereto evoluis ghis granda lago:
Beemster.
Post jarcentoj
da interbatalo, tero kaj akvo nun harmonie ku shas
kune. Fieraj "kloshbienoj" (bieno kvadratforma kun piramidforma
tegmento), charmaj dometoj kaj digoj, kiuj dislimas akvon
kaj teron, apenauh memorigas la obstinan homan luktadon kontrauh
la elementoj en pasintaj epokoj.
La Sanktularinundo
(inundo je Chiusanktula tago)
Ne nur la sanktulara subakvigho, je la 1a de novembro 1170, sed ankauh
aliaj shtormkauhzitaj inundoj klare montris ke abrazio de lagobordoj
estis konstanta minaco. Dauhris tamen ghis la fino de la 16a jarcento
antauh ol oni kapablis efike kontrauhbatali la akvon.
Periodo
de inventoj
Chirkauh la fino de la 16a jarcento oni multe inventis. Ekzemple la okflankan
de interne turneblan muelejon. La invento ebligis, per interna rado kaj
chenoj, turni la muelejan supron kun la aloj al chiuj ventodirektoj.
Sur la tereno de senakvigo oni ankauh elpensis plurajn sistemojn por
akvoforigo, ekzemple per supren kaj malsupren movighantaj ujoj, per suprenshrauhbado
auh per centrifugado.
Koncerne la sekigon de Beemster, komisiono esploris chiujn eblojn, fine
elektante la okflankan muelejon.
Estraro
Por
la estonta poldero oni enoficigis estraron, kiu konsistis
el digestro, digadministrantoj kaj chefpolderanoj. Ili
estis regentoj kaj richaj komercistoj, kiuj pere de Dirck
van Oss petis la sekigon. Inter ili estis ekzemple Rombout
Hoogerbeets kaj Nicolaas Cromhout.
Lambert Wijngaartszn van Vollenhove havis proprietaj rajtoj pri la lago.
Favore al sekigo li rezignis pri ili kaj kompense oni nomumis lin unua
digestro.
Adjuko
En chiuj urboj en Holando kaj Okcident Frislando estis anoncita ke chiu
muelejofaristo kiu deziras labori por senakvigo per la okflanka muelejo,
venu al la gastejo De Drie Morianen (la tri negroj) en Amsterdam.
Tamen jam antauh ol aliaj havis iun ajn shancon Pieter Claasz el
Graft kaj Pieter Pieterszn el De Rijp prezentis sin en kunveno de
chefpolderanoj, ofertante senakvigi la tutan Beemster ene de unu
jaro kaj teni ghin seka, kontrauh nur 127 mil guldenoj kaj nur per
dekses muelejoj. La iniciatintoj akceptis tiun malmultekostan proponon.
Ja n
Adriaansz Leeghwater
Leeghwater estis genia kaj inventema viro li farighis chefkontrolisto
pri la muelejoj. Li enkondukis plibonigojn kaj faris malgrandajn inventojn
kiuj montrighis praktike aplikeblaj. Petate de Dirck van Oss, li diversloke
sondis kaj notis la profundecon de la lago kaj tiel prikalkulis la kapaciton
de la muelejoj.
Permesilo
La 9an de majo en la jaro 1607, permeso por chirkauhdigigo de Beemster
estis petata al la registara secretario, Johan van Oldebarneveldt
kaj jam la 21an ghi estis donita. Lauh devigo oni komencis fosi ringokanalon
chirkauh la lago. Plue defluiga kanalo necesis lauh la vilaghoj Ursem,
Avenhorn kaj Oudendijk al Lutje Schardam. Defluiga kluzo en la tiea
mardigo inkludis la laboron.
Disvendado
de la tereno
Montrighis, ke oni fidis la labormanieron, char jam antauh ol turnighis
la unuaj muelejaj aloj, la grundo estis vendita po 27 guldenoj por "morgen" (morgen
egalas 8514 kvadratmetrojn)
Muelejoj
Oni supozis ke eblas per dekses padelradmuelejoj, dek novaj kaj ses malnovaj,
senakvigi la polderon. En majo 1608 la superaj muelejoj ekfunkciu
kaj monaton poste la malsupraj. La muelfaristoj estis devigitaj senakvigi
la lagon antauh chiusanktula tago, la unuan de novembro, 1608. Du
novaj muelejoj, oni pensis, povas forpumpi tiom da akvo kiom tri
malnovaj. Se ili ne sukcesos plenumi sian devigon, sekvos milguldena
punpago.
Komencigho
de la laboro
Konstruo de ringodigo
La digo estis adjukita kaj farata en partoj, kiuj variis en longo inter
kvardek kaj cent metroj. Oni do povis eklabori multloke.
Evidentighis tre malfacile disigi Beemster de la aliaj chirkauhaj lagoj.
Che la vilagheto Spijkerboor trovighis rapidfluejo. Necesis tie enbati
longajn fostojn por fari fortikan tabulbarajhon. (Subdige la fostoj restas
ghis nun)
Malsukcesoj
La polderfarantoj ne havis bonshancon, char la somero en 1608 estis tre
malbona. Pro tio la digo ne estis fermita ghustatempe. La chefpolderanoj
pagis pro la miskalkulon kaj digestro Van Vollenhove demissiis.
Estis pli da malfavoro. Kamparanoj kaj fishistoj el la chirkauhajho malshatis
la senakvigon kaj provis saboti la laboron.
La fina bato tamen estis terura januarshtormo en 1610. Ghi kauhzis rompighojn
en la waterlandaj mardigoj. Alfluego, kauhzita de tiu digdetruo, atingis
la novan malfortan beemsteran digon, kiu sekve detruighis.
La sekigado shajnis katastrofo. "Oni vidis okcent mil orguldenojn drivi
en la ondoj, en la formo de torfopecoj kaj disbatitaj muelejoj," tiel
sciigas nin kronikoj.
Denova
komenco
Multaj akciuloj rezignis, por eviti pliajn malgajnojn, sed la chefpolderanoj
gvidataj de Dirck van Oss ne perdis kuraghon. Preskauh miliono da guldenoj
pli malrichaj, sed richaj je sperto, ili decidis plialtigi kaj plifortigi
la digon. Post provizora fermo de la digo, la muelejoj en junio de la
jaro 1610 denove ekpumpis. Dum la pumpado la digo estis plifortikigata.
En 1611 duafoje la plej malprofundaj lagopartoj suprenakvighis.
Ne
dekses, sed 43 muelejoj
En la vintro 1616 - 1611, Beemster estis glacikovrita. Termezuristoj
faris sian utilan taskon sur la glaciebenajho.
Venko
Finfine la homo venkis. La 19an de majo 1612 Beemster
estis tute senakvigita. La kosto de la endigigo estis preskauh du milionoj
da guldenoj, chirkauh 15-foje pli ol oni atendis.
Kontentaj pri la sukceso de la entrepreno, la chefpolderanoj invitis
la princojn Maurits kaj Frederik-Hendrik por spekti la novan landon.
Ili estis akceptitaj en tendo, starante kie nun situas la gastejo Heerenhuis.
Dislotumado
de la parceloj
Montrighis ke multaj deziris acheti parcelon en la nova poldero. La tereno
estis dividita en parceloj, mezurantaj 20, 8, 5 auh 2 "morgen" kaj per
lotumado venditaj al 123 partoprenatoj.
La disvendado okazis la 30an de julio 1612 en la granda salono de kastelo
Purmersteyn. Tie, Lucas Sink, termezuristo, nudbrake aperigis slipojn
el du korboj. En unu korbo trovighis la nomoj de la interesatoj en la
alia la numeroj de la parceloj.
Digestroj
Post la katastrofo en 1610, Tobias Coene estis elektita digestro. Li
montrighis lerta estro. Li interalie enkondukis dokumenton, la "keur," kiu
priskribis rajtojn kaj devojn de polderanoj. Ghis 1618 De Coene dedichis
sin al Beemster. Pro lia forpaso, Hugo de Groot, fama nederlanda
juristo, verkis lauhdan himnon, kiun oni gravuris en marmorplaton.
Tiu memorshtono vidighas ankorauh en la preghejo en Middenbeemster.
La koro de De Coene estis enterigita en tiu preghejo. Pri tio memoras
nun nur rompita, piedshlifita tomboshtono.
Dirck
van Oss la juna
La sekvanto de De Coene estis Dirck van Oss, filo de Dick van Oss, iniciantinto
de la senakvigo. La oficon li plenumis dum preskauh 50 jaroj.
Vivo
en la nova poldero
La unuaj loghantoj
La ekkulturado de la poldero, kiel vojkonstruado, plilarghigo kaj pliprofundigo
de drenkanaletoj estis multjara laboro. Laboristoj kiuj okupis sin pri
tiu tasko, vivis en vilaghetoj, konsistantaj el lignaj barakoj. Kelkaj
nomoj ankorauh memorigas pri tiuj barakoj, kiel "Hoornse Keet" (Hoorna
barako. Hoorn estas najbara urbeto), antauha gastejo je la angulo de
Middenweg (meza vojo) kaj Hobrederweg (Hobrede, nomo de najbara vilagho).
Agrokulturo
kaj brutbredado
La unuan jaron oni semis en la bonkvalitan teron kolzon. La rikolto tiom
abundis, ke chiu oleomuelejo en la chirkauhajho povis funkcii tutan jaron.
Ankauh pashtejoj estis tre bonaj.
Dum pluvegoj
la drenkanaloj ne povos enhavi chiun akvon. Char ankauh la
forpumpado ne chiam sufichis, multal kampoj en auhtuno kaj
vintro subakvighis. Tial multajn agrojn oni shanghis en pashtejojn.
La bovo por Beemster chiam estis simbolo de prospero. Tion
spegulas ka komunuma blazono: blua fono kun rugha bovo sub
ora suno.
Antauhe
multaj grasaj rughbrunaj oksoj por buchado sin pashtis en
Beemster. La viando estis peklata por la foraj vojaghoj de
la holanda komerca shiparo.
Pro bovopesto multaj bredistoj perdis sian tutan brutaron.
Iom post iom nigremakulaj bovoj anstatauhis la rughajn.
Bienoj
kaj parkoj.
La familio Van Oss konstruigis lauh Volgervojo grandan bienon k aj
nomis ghin Zwaansvliet (Cignofluejo). Multaj regentoj kaj komercistoj
en la urbo sekvis tiun ekzemplon. En la somero la urbaj higienaj cirkonstancoj
esti tre malbonaj. La plejmulto de la bienoj situis lauh Volgervojo kaj
estis kun siaj chirkauhdomaj kanaloj kaj ghardendometoj ornamajhoj por
la poldero.
Iom malplirichuloj venis Beemsteron konstruigante tiel nomatajn "klosh"bienojn.
Por ili la antauha parto de la konstruajho estis instalita kiel somerloghejo.
La farmisto kaj lia familio loghis en malantauha parto.
Du bienoj kun tiuj "sinjoraj chambroj" estas Eenhoorn (unukornulo) kaj
Lepelaar (plataleo) lauh Middenweg (mezvojo).
La
preghejo en Middenbeemster
El chiu cent morgen-oj da sekigita tereno, unu estis por la eklezio.
En 1618 oni ekkonstruis fundamenton por preghejo kaj chirkauh ghi tombejon.
En 1622 oni ekkonstruis la preghejon. Hendrick de Keijser, la fama arkkitekto
de la Dampalaco en Amsterdam projektis ghin.
La
Beemstera preghotago
La 30an de julio en 1623 la preghejo estis solene konsekrita. Ekde tiam
oni solenas tiun tagon: la beemsteran preghotagon.
 Turpinto
En 1624 la tiam senpinta turo grave malstabilighis. Per grandaj kostoj
oni riparis tiun kadukon kaj decidis prokrasti la starigon de turpinto,
ghis la tero estos iom pli firma. En 1661 okflanka pinta tursupro
oni lokis, sub gvido de fama arkitekto, Pieter Post.
Piedvarmigila
chambro
En 1626 ambauhflanke de la turo chambroj estis konstruitaj. La sudflankan
chambron oni distinis por konsistorio, la nordflankan ekuzis la diservantoj.
Chi-tage tiun chambron oni nomas piedvarmigilan chambron. Vintre dum
malbona vetero preghejen-irantoj, kiuj ofte longe piediris, povis revarmigi
sin che granda bela kaheltegita fajrujo. Char auhtune kaj vintre vojoj
ofte estis nesurireblaj, irantoj venis boate auh lauh digetoj kaj trans
kortoj al la "De Buurt" (dialekta nomo por la chefa vilagho).
Kiam ili dum la promeno devis trairi flakojn, viroj portis virinojn surdorse.
Multaj preghejen-irantoj havis en Middenbeemster "vizitdometon" kie oni
konservis la preghlibron, piedvamigilon kaj dimanchajn vestojn.
De
la 18a jarcento
ghis nun
Estraro
Ghis la
franca periodo (1795) Beemster-on estris digestro kaj chefpolderanoj.
La francoj instalis civitan estraron. Komence ghi havis sian
sidejon en la konsistorio. Ekde 1799 "La Sinjora Domo" estis
la loko kie kunvenis la konsilantaro kaj kie geedzighoj plenumighis.
Ekde 1923 la komunumajn oficejojn trovighis en la sekretariejo
en Leehwaterstrato. En 1993 Middenbeemster ricevis propran
urbodomon.
La
pripumpado de Beemster
La muelejoj, dependante de veteraj cirkonstancoj, ne chiam kapablis dreni
la tutan polderon. Fine de la 19a jarcento ili estis anstatauhigitaj
de vapor- kaj poste de elektraj pumpiloj. (Nuntempe du modernaj pumpilejojn
prizorgas la drenadon)
Malprospero
Pro militoj kaj, en la 18a jarcento, pro franca subpremado la komercistaro
malrichighis. Oni ne plu kapablis pagi la kostojn por eksterurba
loghado. En la 19a jarcento la bienoj estis malkonstruitaj kaj parkoj
forigitaj.
Farmbienoj
La grandaj bienoj malaperis, sed feliche restas multaj belaj kloshbienoj.
Multaj el ili ne plu uzatas por agrokulturo. Multaj bonhavuloj achetis
tian domon kaj adaptis ghin al la moderntempaj postuloj, tamen ofte
riparis ghin respektante la pasintecon. Pro tio bonshance eblas konservi "kloshojn."
Trafiko
Vojoj
Che la polderigo oni projektis la vojojn pli larghaj ol kutime en tiu
tempo. Ili estu tiel larghaj, ke du kaleshoj sin povis preteriri.
Ghis la 20a jarcento tiu largho sufichis.
Auhtune
kaj vintre la nepavimitaj vojoj estis preskauh nesurirablaj.
Oni nur povis vojaghi boate auh chevale. Baldauh jam estis
regula shipa servo inter Purmerend kaj Middenbeemster.
La ringodigo
inter Purmerend kaj Oosthuizen farighis trenvojo. Sur trenvojo
chevaloj trenis shipojn.
Sur la
plejmulto de la poldervojoj, ekzemple inter Purmerend kaj
Middenbeemster oni faris konkokovritajn padojn. Kie staris
domoj, oni faris padojn el lignajhoj.
La unua
pavumitaj shoseo estighis en1849. Ghi iris de Purmerend al
Middenbeemster kaj de tie al Avenhorn kaj De Rijp. Post 1850
chiuj vojoj pavimighis.
Tramo (1895 - 1932)
En
1895 la tramvojo mallarghspura, Amsterdam - Purmerend - Alkmaar
estis enauhgurita. La vagonetojn tiris vaporlokomotivoj.
La mashinisto staris apud la kaldronego kaj rigardis lauh
la flanko auh tra malgrandaj fenestroj de la tirilo.
La vojagho de Amsterdam ghis Purmerend dauhris tri kvaronhorojn, kaj
de Amsterdam ghis Alkmaar du horojn. De la stacidomo en Purmerend (che
la trenvojo) la tramo trans levponton eniris Sudorientbeemsteron. Tiun
ponton gardis gardisto per flago kaj signalfosto. Per granda S-forma
kurbo la rajloj serpentumis malsupren lauh la Purmerenda vojo. La fervojo
iris tra Middenbeemster lauh la Rijpervojo al la vilagho De Rijp kaj
lauh Schermerhorn al Alkmaar.
Dum glacipluvo, povis okazi ke la lokomotivo ne kapablis propraforte
supreniri la digon. Multfoje la trameto tiam retroiris por nova klopodo.
Tio estis granda spektaklo por chirkauhloghantoj. Kaze de fina malsukceso
oni petis pushhelpon de pasagheroj kaj rigardantoj.
Famaj beemsteranoj
Carel
Fabritius
Carel (prononcu
Karel) estis filo de la unua instruisto-preghejpedelo kaj
unu el la plej talentplenaj lernintoj de Rembrandt. Lia verkaro
ne bazighas en kontrastoj, kiel che Rembrandt, sed en skrupula
observado de lumvaloroj. Li metis ankauh perspektivon, spacon
kaj etoson en siajn kreajhojn. Liaj pentrajhoj inter alie
pendas en Rijksmuseum (shtata muzeo) en Amsterdam kaj Mauritshuis
en Hago. En 1650 li transloghighis al Delft. En 1652 li membrighis
en la (pentrist-) gildo. En 1654 li perdis la vivon dum eksplodo
de pulvomagazeno, kiu ankauh detruis la pentristan laborejon.
Vershajne tio estas la kauhzo ke restas malmultaj verkoj
liaj.
Bettje
Wolff (1738 - 1804)
En
1759 Elizabeth Bekker el Vlissingen edzinighis kun,
la 30 jarojn pli agha, Beemstera pastro Wolff. La
pastrejo en kiu ili loghis estas la nuntempa muzeo: "Betje
Wolff". Betje famighis tutlande kiel auhtorino kaj
poetino. Shi verkis romanojn, novelojn, poemojn kaj
vilaghhistoriojn.
Post la forpaso de Wolff, shi ekloghis kun sia amikino Aagje Deken (1741 - 1804)
unue en De Rijp kaj poste en Beverwijk.
Kune ili verkis plurajn librojn en leterformo, interalie "Sara Burgerhart" kaj "Willem
Levend." Ghis nun ili estas konataj pro tio. Oni povas diri ke ili estis
la unuaj verkistinoj kuij praktikis virinemancipadon.
En 1787
la prusoj invadis nian landon por apogi Willem V. Betje kaj
Aagje rifughis al Francio, char ili estis adeptoj de la kontrauha
partio, la patriotoj. En 1795 Willem V rifughis al Britio,
kiam la patriotoj helpe de francaj armeoj proklamis la Batavan
Respublikon. Betje kaj Aagje revenis. En 1804 ili forpasis,
nauh tagojn unu post la alia.
Jacobus
Bouman
Bouman estis brutbredisto kaj, lauh nuntempaj konceptoj, auhtodidakto.
Li servis la socion multfunkcie.
Ekzemple kiel chefprelato, chefpolderano, kuninicianto de la Beemstera
Brut-asekuro, kiu tiutempe estis ekzemplo por multaj enlandaj kaj eksterlandaj
institucioj. Krome Bouman havis kontaktojn kun kleruloj en nia lando.
Li verkis artikolojn en revuoj pri agrokulturo. Per la libro "Endigigo,
ekprospero kaj florado de Beemster," li multe kontribuis al la priskribado
de la beemstera historio.
Wouter
Sluis (1827 - 1891)
Ankauh
li estis brutbredisto, sed precipe praktikulo pri
agrokultoro kaj brutprizorgado. Li estis senripoza
serchanto kaj provanto de novaj metodoj. Li enkondukis
multajn novajn ilojn, kiel falchmashino, fojnskuilo,
sem- kaj drashmashinoj, sterkakvo-charo ktp. Danke
al lia strebado, tiuj iloj en 1880 jam vaste uzighis.
Plue li elpensis metodon, kiu ebligis fari fromaghon
unufoje anstatauh dufoje tage. Por plimalaltigi la
polderaj impostoj oni plantis post lia instigo fruktarbojn
lauh la vojborderoj. Li fervore agis por fondado
de fromaghfabrikoj, pripumpado per vapormashinoj,
fontogaso ktp.
lMondheredajho
Beemster-on, tereno novgajnita kaj kultivata ek de preskauh 400 jaroj,
oni nuntempe rigardas kiel ekzemplo de historia entreprenista kaj
metia kono. Kvankam chitage grandaj shoseoj trairas ghin , la originala
arangho ne perdighis. Beemster estas monumento kie la influo de Renesanca
epoko ankorauh rekoneblas. Pro tiuj valoroj la poldero enskribighis,
fine de la jaro 1999, en la liston de mondheredajhoj de Unesco.
|